Kiel parto de la transformoj en
la energetika strategio de la insulo,
konata kiel energetika revolucio
komencita en la jaro 2004, Kubo
decidis profiti aliajn energi-fontojn
renovigeblajn kaj ne poluajn kiuj
kontribuu al konservado de fosiliaj
krudaĵoj kaj evitu la klimatan ŝanĝon
kun ties negativaj sekvoj.
Tiucele, la lando evoluigas sian
kvaran eolan parkon, kies ses maŝinoj
el teknologio ĉina transdonos al
la nacia elektro-sistemo 4,5 megavatojn.
La eola parko situas en la municipo
Gibara de la nordorienta provinco
Holguin, kaj ĝi estas la kvara de
sia tipo ekzistanta en la lando
kiu estos preta la venontan julion.
Krom tiu, ekzistas alia eola parko
en la sama municipo kaj la ceteraj
situas en la centra provinco Ciego
de Avila kaj en la speciala municipo
Insulo de Junularo sude de Havano.
Laŭ klarigas la fakuloj, la eola
energio evitas ke ĉiujare estu emisiitaj
al la atmosfero pli ol 3 milionoj
da tunoj de CO2 kaj aliaj gasoj
kiuj provokas la tielnomatan forcej-efikon.
La organizaĵo latinamerika de energio
taksas la uzon de tiu energio en
Kubo kiel projekto imitinda por
multaj landoj de la regiono.
Aldone, Kubo ankaŭ ekuzis aliajn
energi-fontojn alternativajn kiel
la sunenergion jam ekde la jaro
1998 kiu ebligis solvi plurajn elektro-bezonojn
en diversaj centroj sociaj kaj ekonomikaj
situantaj en izolitaj lokoj, ĉefe
en montaraj regionoj.
La lando ankaŭ ekuzis akvo-energion
por produkti elektron kaj tiamaniere
favoradis loĝantarojn en lokoj kie
ŝajnis neatingeblaj, kaj krome oni
sukcesis ke alta procentaĵo de la
elektro generita tiamaniere, ankaŭ
iru al la nacia elektro-sistemo.
Fronte al kresko de la prezoj de
fosiliaj krudaĵoj, la eblecoj de
ties elĉerpigo en baldaŭa estonteco
kaj la konstantaj damaĝoj al la
medio, Kubo pledas por konkretaj
rezultoj, uzo de renovigeblaj kaj
alternativaj energifontoj.
|