Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • Español
  • English
  • Português
  • Esperanto
  • العربية
  • Français
  • Italiano
  • sekvu nin
  • Radio Habana Cuba en Facebook
  • Radio Habana Cuba en Twitter
  • Radio Habana Cuba en Youtube
  • Canal RSS principal
  • Sendi mesaĝojn

Leĝo kontraŭ LGTB en Mississippi.

La guberniestro de Mississippi, Phil Bryant, aprobis vastan leĝon kontraŭ LGTB kiu permesos al organizaĵoj kaj entreprenoj neglekti  diversajn servojn pro religiaj kialoj al personoj ne heteroseksaj aŭ kies genra identiĝo estu malsama al tiu de sia biologia sekso.

La opoziciantoj al tiu nova leĝo, kiu devas ekvalidi en la venonta julio, asertas ke ĝi leĝigos la diskriminacion kontraŭ personoj LGTB.

La respondeculino de la Usona Unio por la civilaj rajtoj de Mississippi, Jennifer Riley-Collins, asertis ke «tiu ĉi estas malgaja tago por la ŝtato Mississippi kaj por la miloj de loĝantoj de Mississippi, al kiuj ekde nun oni povas rifuzi komercajn servojn, geedziĝajn permesojn, loĝejojn, esencajn servojn kaj bazajn atentojn surbaze de ilia kondiĉo».

Siaflanke, Chad Griffin, de Human Rights Campaing, komparis la leĝon de Mississipi kun la leĝo kontraŭ LGTB aprobita de antaŭnelonge en NordKarolino.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 26-03-17
  • Esperanto 19-03-17
  • Esperanto 12-03-17
  • Esperanto 05-03-17
  • Esperanto 26-02-17
  • Esperanto 19-02-17
vizitkalkulilo

2944567

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4393
  • today: 1040
  • online: 133
  • total: 2944567